Atentu! Tiu ĉi traduko estas tro malnova, bonvolu viziti la originalan.

Kion signifas "libera"? Kion vi celas diri per "libera programaro"?

Rimarko: Dum februaro de 1998 grupo decidis anstataŭigi la esprimon "programaro libera" (Free Software) per "programaro de malfermita fontokodo" (Open Source Software). Tiel kiel oni klarigas malsupre, ambaŭ signifas esence la saman.

Rimarko de la tradukinto: En esperanto, traduko de esprimo "free" limigas la konfuzon de "senpaga" kaj "libera". Tia konfuzo oftas, pleje sur dokumentoj en la angla.

Rimarko de la tradukinto: Mi uzis vortojn "programo" kaj "programaro" por "software". Eble iu opinius ke tio taŭgas por la GNU-a interpreto de "software", ne por la Debiana. Tial oni povus uzi "softvaro".

Programo kiu estas senpaga, apenaŭ estas tute libera. Eble vi ne rajtas disdoni ĝin, kaj preskaŭ certe vi ne rajtas plibonigi ĝin. Programo licencita senpage estas ofte armilo en merkatkampanjo por promocii rilatan produkton aŭ por bankrotigi malpli grandan konkurencanton. Estas nenia garantio, ke ĝi daŭre estos senpaga.

Vere libera programo estas ĉiam libera. Programon lokitan en la "publika dominio" oni povas preni kaj meti en neliberan programaron. Ĉian plibonigon tiam faritan la socio perdas. Por resti libera, programo devas havi kopirajton (aŭtorrajton) kaj permesilon (licencon).

Por iu ne inicita, programo estas aŭ libera aŭ ne libera. Reala vivo estas multe pli komplika ol tio. Por kompreni kiajn aferojn oni implicas kiam oni nomas programon libera, ni devojiĝu iom en la mondon de programaj permesiloj.

Kopirajtoj kaj aŭtorrajtoj estas metodo por protekti rajtojn de verkinto de iaj laboraĵoj. En plej multaj landoj, programoj kiujn vi skribas estas aŭtomate kopirajtitaj. Permesilo estas maniero per kiu aŭtoro permesas uzon de sia verko (programo ĉi-okaze), al aliuloj, laŭ manieroj akcepteblaj de ili. La aŭtoro respondecas enhavigi permesilon kiu deklaras tion, kiamaniere oni povas uzi la programon. Por pli taŭga diskuto pri kopirajtoj vidu https://www.copyright.gov/.

Kompreneble, malsamaj cirkonstancoj postulas malsamajn permesilojn. Programistaj firmaoj intencas protekti siajn enspezojn tiel ke ili liveras nur kompilitan kodon (kiu ne estas legebla de homoj) kaj metas multajn restriktojn al uzo de la programoj. Aliflanke, aŭtoroj de liberaj programoj kutime postulas ian kombinaĵon de la jenaj:

Multaj homoj skribas sian propran permesilon. Tion oni ne rekomendas ĉar skribi permesilon kiu faras kion vi volas, implicas subtilajn nuancojn. Tro ofte la vortoj uzitaj estas dubasencaj, aŭ oni ellaboras kondiĉojn kiuj konfliktas unu kun la aliaj. Skribi permesilon kiu starus antaŭ tribunalo estas eĉ pli malfacile. Fortune, estas kelkaj permesiloj jam skribitaj kiuj eble faras kion vi volas.

Tri plej uzataj permesiloj estas:

Jen kelkaj trajtoj kiujn tiuj permesiloj havas komune:

Ŝajnas ke ĉi tiu punkto lasta, kiu permesas ke oni vendu la programon por mono, iras kontraŭ la tuta ideo de libera programaro. Reale ĝi estas unu ties forto. Ĉar la permesilo permesas liberan distribuon, iu ajn homo kiu akiris kopion ankaŭ povas distribui ĝin. Eĉ provi vendi ĝin. Praktike, kostas neniom da mono fari elektrajn kopiojn de programo. Ofertado kaj mendado restigos la kostojn malaltaj. Se taŭgas distribui grandan programon aŭ programagregaĵon per ia rimedo (kiel lumdiskoj) la vendanto rajtas libere postuli laŭvole iom ajn da mono. Se la marĝeno de profitodono estas tro alta, tamen, novaj vendantoj povas eniri la merkaton kaj konkurenco kondukos malsupren la prezon. Rezulte, vi povas aĉeti Debianan liveraĵon sur kelkaj lumdiskoj kontraŭ malmultaj eŭroj aŭ dolaroj.

Kvankam libera programaro ne estas tute libera de restriktoj (nur meti ion en la publikan dominion faras tion) ĝi donas al uzulo la flekseblecon fari kion ŝli bezonas por plenumi laboron. Samtempe, ĝi protektas rajtojn de la aŭtoro. Tio ja estas libereco.

Projekto Debian estas forta subtenanto de libera programaro. Ĉar multaj malsamaj permesiloj estas uzataj por programaro, oni disvolvis kolekton da principoj, la Principoj pri Libera Programaro de Debian (Debian Free Software Guidelines aŭ DFSG), por starigi racian difinon de kio konsistigas liberan programaron. Nur programaron kiu plenumas la DFSG oni permesas en la ĉefa distribuo de Debian (main).